La suba skribaĵaĉo estas nur babilado, kiu ne bezonas respondon. Se vi havas opinion pri la nomo de la ruĝa kreskaĵo sub la beko de koko, tiu opinio interesos min. Se vi rimarkas iun eraron ajn kaj volas korekti min, mi bonvenos la plibonigon.
Kiam mi komencis lerni Esperanton antaŭ tri jaroj, mi ĉefe uzis rimedojn el Eŭropo. Pro tio, mi lernis la nomojn de kelkaj bestoj, kiujn mi eĉ ĝis nun neniam vidis en la naturo—la ĉamo, la apro, la erinaco. (Unu fojon mi vidis erinacon en bazaro, sed neniam en ĝia natura vivejo.) Tamen ne en Eŭropo loĝas mi, sed en la Usona stato Kalifornio. Hodiaŭ matene, promenante en mia urbo, mi rimarkis, ke mi ne sciis la Esperantan nomon de nia „raccoon†‟… kaj ne nur de tiu ĉarmanta rubmanĝanto, sed ankaŭ de diversaj aliaj bestoj en miaj ĉirkaŭaĵoj. Do, kiam mi revenis al la domo, mi eklernis tiujn lokajn nomojn: didelfo, kojoto, prociono, koturno, pelikano… Iuj specioj ŝajnas ne havi apartajn Esperantajn nomojn: la „chipmunk‡‟, ekz., estas nur speco de sciuro; en Vikipedio troviĝas la nomo geomuso por kelkaj specioj de „gopher‟, sed tiu nomo ne troviĝas en PIV.
Sed mi surpriziĝis, kiam mi serĉis la nomon de la birdo, kiun ni nomas „egret‟ en la angla: ĝia nomo laŭ PIV estas egretardeo. La vorton ardeo mi jam sciis: nia „heron‟. Sed, kion celas egreto? Laŭ PIV, egreto volas diri „plumtufo‟, aŭ „tufo el surkapaj plumoj de iuj birdoj‟. „Ĉu tiu ne nomiĝas kresto?‟ mi min demandis. Mi ne respondis (bonŝance, ĉar mi ne sciis—tial mi demandis), do mi demandis PIVon pri tiu vorto. Jen ĝia respondo: Kresto signifas „karneca, ĝenerale ruĝa, elkreskaĵo sur la kapo de kelkaj birdoj, ekz. koko, meleagro‟. Do, angle, egreto signifas „crest‟, kaj kresto signifas „comb‟.
„Ne‟—diris PIV—„atendu.‟
„Konsentite.‟—mi diris.
„Kaj atentu.‟
„Bone!‟
„Legu la duan sencon de kresto.‟
Mi legis ĝin: „plumtufo sur la kapo de kelkaj birdoj‟.
Do, resume, iun birdplumtufon ajn oni povas nomi aŭ egreto, aŭ kresto. La ruĝan, karnan kreskaĵon sur la kapo de koko aŭ ion similan oni nomas nur kresto. Eble estas preferinda uzi nur la vorton kresto, kiu troviĝas en la verkaro de Zamenhof, malsame egreto. Post ĉio ĉi, mi ekscivolis pri la ruĝa, karna kreskaĵo sub la kokbeko (angle „wattle‟). Mi nur malkaŝis unu evidentaĵon—jen la difino de meleagro:
Birdo (unuspecia g. Meleagris gallopavo) el la ordo de galinoformaj, fam. de fazanedoj, kun vosto ventumilforme disetendebla k kun haŭtpoŝo sub la beko, origina el N Ameriko, ofte tenata kiel kortbirdo.
Tiu kunmetaĵo ne plaĉas al mi pro tio, ke tiu karnaĵo ne estas poŝeca: Ĝi ne estas kava. Sed pli bonan nomon mi ne havas.
† prociono
‡ Ĉipmunaĥon, mi proponas.